TuteARTE, AFETO
E MEMÓRIA
← Voltar ao acervo

Esperanto

La Unua Aeroplano super Lavras

aeroplano

Je la tria tago de la 1932a Oktobro, Getulio Vargas, post faligi Washigton
Luiz, lauh legha prezidento, enpostenighis kiel provizora presidento, lauh
liaj diroj, komisie de la armeo, de la mararmeo kaj de la popolo. Getulio
Vargas tamen tuj montrighis senindulga diktatoro. La popolo el la shtato São
Paulo, jam laca pro la neniam okazinta promesita demokratio, iniciatis
antecipajn revoluciajn tumultojn dum la jaro 1932, postulante landan
konstitucion. En la nauha tago de la monato Julio, la registaro de la shtato
São Paulo, lauh promesita apogo de aliaj shtatoj, proklamis militon
kontrauh la regado de Getulio Vargas. Sed Minas Gerais kaj aliaj shtatoj
rifuzis apogi São Paulo. Tio estis komenco de la revolucio de 1932a jaro.
Batalojn okazis che la montaro Mantiqueira kaj en aliaj lokoj de nia
shtato. Vagonaro plena je soldatoj ekvojaghis el São Paulo celante konflikti
che la shtatlimo. Aere, kiel apogo, flugadis aeroplano supre la lokomotivo.
Pro manko de orientiga rimedo tiu flugmashino malorientighis; Tuj la piloto
sin vidis perdita supre nekonata urbo; tia urbo estis Lavras.
Tio okazis matene dum iun tago de oktobra monato de 1932. Mi estis 10
jargha knabo; ni ludadis en strato nomita Strato de la Floroj, hodiauh
strato Saturnino de Pádua, sem pavimo, sem trotuaroj kaj flankigita per
fresha greso. En tia strato, pli malpli longa je 350 metroj, en angulo estis
komunutila krano, kie la popolo sin provizadis de la utiliga likvajho. Tie
estis tiam amaseton, kiam subite mia avino, per belsona itala
prononcmaniero, ekkriis – vidu! aeroplane! Okazis tumulton, alarmon,
konfuzon, Chiuj rigardis al la chielo por malkovris el kie venis tia
senchesa bruego, chiam pli kaj pli lauhta. Neniu ghis tiam vidis aeroplanon,
krome che ilustrajho auh sur komerca afisho, kiel iun tre konata montrante
frauhlinon (dece vestita) sur balancilo ligita en la flugmashino per fadeno
“Corrente” “la plej fortega por kudri”.
La gvidisto, konscia ke li ne havas sufichan benzinon por dauhrigi
vojaghon, kaj vere tute sendirekta, decidis konsumi la restajho de benzino
por surterighi ie ajn sen incendia danghero. Sed dum flugado li faradis tro
da akrobatajhojn; la aparato plonghaghis kvazauh kolizii kontrauh la grundo,
sed denove supreniradis bele kaj bruege; shaine faladis kiel seka folio,
timigante chiujn. Estis grandioza kaj belega spektaklo! La plej emocia jam
okazinta che nia urbo. Se falus hodiauh chi tie apacoshipon, la okazajho ne
agitighus tiom. Estis persono ech ne kredanta estis vivanto en tia mashino.
Najbarino mia senkolorighis kaj falis horizontale sur trotuaro. Fine piloto
certighis pri ne danghera incendio, flugis glate supre kaj post sur
kafplantejo proksime al Fervoja Stacio, turnighis dorse kaj detruis
diversajn kafarbojn. La flugmashino difektighis iomete kaj piloto apenauh
ektimighis.
Amasego estis sur strate, escepte personoj pli timemaj pro tia stranga
mashino, eble sinkashante sub la litoj. Al la loko de la falinta aparato
alkuris duonon de la loghantaro. Mi ne iris tien, patrino ne permesis – oni
ne scias kiu estas tia!
Piloto estis el Shtato São Paulo, do, malamiko pro la revolucio; oni devas
aresti lin. Sed chu povas meti en malliberejo tiel kuragha, juna kaj bela
frauhlo? Vestita per kasko kaj bluzo el ledo; sur la vizagho portis
grandegan protektan okulvitron pro la ventego... estis kvazauh eksterterulo.
Oni gastigi lin en Centra Hotelo, en sama loko de la hodiauha Hotel
Vitória. Frauhlinoj alkuris vidi tiun belegan kuraghulon; li mansalutadis
ilin tra la hotelaj fenestroj.
Kaj la aeroplano? Ghi restis tie, montrante la radoj al la chielo, sub la
zorgaj okuloj de milita soldato. En la sekvanta tago, sub orientado de la
piloto mem, la onklo de nia amiko Ezio Cavazza, Nardusho, malmuntis ghin,
alportante la pecoj mi ne scias kien. Ghi estis tranportata per
sharghauhto, eble la sola, apartenanta al la urbregistaro. Kurioza kaj
miregata popolo sin vicighis lauhlonge de la precipa strato por vidi tre
neordinara shargho; variajn konsiderojn oni diradis pri la aparato kaj
gvidisto. Estis propra Nardusho kiu muntis mashinon denove. Mia patro,
Teixeira, kiu estis selfaristo, partoprenis de la riparado, char li kudris
ion el ledo, eble la savzono auh fotelo. Patro de nia konata amiko Fernando
de Assis, de unua Notarioficejo, riparis helicon che la fervoja oficejo; oni
diris ke tia helico estis el ligno.
Volontula amasego, alportanta shpatojn, piochojn kaj shovelilojn,
elradikigis termitejojn kaj ebenigis terenon che Alto Santa Efigênia, kie
hodiauh estas sidejo de la 8a milita Bataliono; aperis tiam improvizitan
trakon.
Mi ne scias pli da detaloj, sed vere la aparato estis tute preta flugi;
vespere ni vidadis ghin faranta panorama flugado alportanta distingindajn
invitantojn. Kiam finis revolucio aviadisto foriris el Lavras, lasante
dekojn da korshiritaj frauhlinoj.
Oni diris tiu piloto, pli post, gvidis aeroplanoj de famaj politikistoj.
Tiom da fojoj ni faris petojn al jhurnalisto Bi Moreira por skribi pri tia
okazajho; li posedadis portretojn de la aparato kaj de aviadisto; li konadis
pli bone tiun historion sed li ne atentis niajn petojn Ni esperas ke la
familio lia rekontu tra liaj paperoj multajn skribajhojn, inter ili iom pri
tia okazintajho.
Ezio Cavazza, Fernando de Assis kaj Bi-a familio povas richigi tiu fakto
kiun markis komenca aviadila lavras-a historio.
La desegnoj chikune, el nia plumo, montras ne bone kiel estis flugmashino
kaj piloto, sed donas proksiman ideon.

Luiz Teixeira da Silva

Conteúdo preservado do site original do Tute. Continue explorando o acervo →