KOINCIDECO? (Esperanto)

Imprimir

KOINCIDECO? AU LA SPIRITOJ HELPIS?

Letonio estas Balta lando, apud Litovio kaj Estonio. Ghi farighis sendependa
nacio pro la diserighado de URSS en 1991. Latvija nacio chiam posedis
propran skribmanieron, ofte hejme parolata. Komerce kaj en lernejoj estis
devigata la uzado de lingvo de la nacioj chiam tie superpotencintaj ekde XII
jarcento. Sed hejme oni lernadis skribi, legi kaj paroli latvie. Ghis
antauh malmulte da jaroj oni uzadis didaktikajn librojn verkitaj de Rudolf
Wagner Libeck, rolulo el nia rakonto.
Pasinta jarcento, en la fino, Rudolf servis reghon Nikolau II; lauh ordonoj
li eliris el Rusio, al kiu apartenis Letonio, sia hejmlando, cele al
Sudameriko por botanika serchesplorado. Li komencis per Venuzuelo kaj
traveturis, dum jaroj, sudamerikaj landoj. Komence je 1907 li atingis
Lavras, kie li intencis senlasighis dum kelkaj monatoj pro laciga vivado tra
la arbaroj kaj inter indighenoj. Tuj li amikighis al altranguloj tiam tie
vivantaj. D-ro Samuel Gammon planadis inauhguri en 1908 lernejon pri
agrikulturo, (hodiauh estas UFLA), kaj estis por li malfacile renkonti ian
professoron, eble pri botaniko; do li petegis Rudolf akcepti tiun taskon
ghis la fino de jaro 1908. Rudolf volonte akceptis.
Rudolf Libeck, jam grandagha, sinamighis al bela frauhlino Chiquita, fratino
de professoro Firmino Costa. Fianchighis kaj edzighis. Tuj naskighis filon
amatan, Tautemil
Fino de la lerna jaro Rudolf vojaghis al Rio de Janeiro, vizite al rusia
ambasado por raporti al Regho Nikolau II; sed li subite mortis sur la strato
de la chefurbo; jhurnalo ruslingva presita en Rio de Janeiro publikis
noticion kaj atentigis ke li venadis el Lavras en Shtato Minas. Tiuj
jhurnaloj estis senditaj al Rusio kaj tie bindita kaj gardataj che la
Publika Biblioteko..
Pro la vidvineco, Chiquita renkontis malfacileco; krom zorgi pri la bebo
shi devas pagi luado de bonega domo en centro de la urbo, proksime de
antikva preghejo (Igreja do Rosário); do shi devis transloghi al modesta
domo en strato de la Fabriko, hodiauh Strato Vaz Monteiro. Tie ofte
okazadis pluva inundo; ia fojo estis abundego da akvo pro multagaj pluvo;
Chiquita perdis domon kune kun fotoj, skriboj, pentrajhoj, violono,
identigaj dokumentoj kaj diversaj iloj apertantaj al mortinta edzo.
Tautemil kreskighis sciante malmulton pri la patro; patrino havis nur
iometon por rakonti al li, char shi kunvivis mallongan tempon al li.
Tautemil farighis altkreska kaj estis tiu mirinda homo kiun ni chiuj
konadis: inteligenta, klera, edukita kaj fama inventisto.
Nun venas la dua chapitro el tiu historio. En 1970, sinjorino loghanta en
URSS, pli bone dirita, en Litonio, che la urbo Riga, trovis mian adreson en
faka revuo; tiam ekinicis intershanghon pri poshtmarkoj kaj mono por
kolekto. En 1980, post 10 jaroj da poshta amikeco, kies leteroj estis nur
pri filatelio kaj numismatiko mi ricevis, surprize, longan leteron el tiu
samideanino; shi raportis ienon: Shi iris al Publika Biblioteko por konsulti
pri ion ne grava; subite shi estis instigata preni kolekton de antikvaj
jhurnaloj publikigitaj en Rio de Janeiro en rusa lingvo; shi foliumis ghin
kaj vidis che ia pagho noticion pri la morto de Rudolf W. Libeck en 1908;
la noticio informis ke li estis veninta el la urbo Lavras, mortis sur la
strato, eble pro la suna varmeco. La sinjorino informis min, entuziasme, pri
la granda amo kiun la urba popolo dedichas al Rudolf. Char li estis
zamenhofa samtempulo estis li la verkisto de la unua esperanta kompendio por
la latvoj.
Popolo sciis preskauh nenion pri la destino de amata Rudolf; jam de multaj
jaroj perdadis poshtajn kontaktojn. Pro la rigideco kaj timigita rusa
reghimo neniu kuraghis iri al auhtoritatoj peti informojn. Tiel, pro la
forpaso de maljunuloj, tiamuloj de Rudolf, la nuna tiea popolo sciis chiam
malpli pri la itinera vivo de tiu patriota samlandano. Shi demandis min se
mi scias ion pri tiu Rudolf. Mi serchis Tautemil kaj sciigis lin pri la
afero; la emocio estis granda! Rudolf estis lia patro! De tia dato havis
intensa koresponda intershangho inter mi kaj tiu rusa samideanino; chiam en
Esperanto. Amaso da informojn estis shanghitaj; Tautemil konis emocie chion
pri patra familio. Plej lauhdatajn informojn venadis; Tautemil siciis
kiel granda estis Rudolf por liaj samlandanoj
Rudolf estis la redaktanto de la brushereto invitanta latvojn emigri
Brazilon, kien ili fondis komunumon nomata Varpa, en Shtato San Paulo.
Okaze de la forpaso de Tautemil, en 1993, homaghojn aperis en la loka
jhurnalo; mi tradukis chion esperante kaj sendi al mia korespondantino kiu
aperigis ilin letone lingve en enlanda gazeto.
Estis koincido? Auh la animoj produktis chion por trankiviligi Tautemil,
chiam korpremita pro manko de informoj pri la patro?

Luiz Teixeira da Silva

Thursday the 14th.