Autobiografio (Esperanto)

Imprimir

 tute

Mi naskighis je la 1a n de la 1922a Marto, el itala patrino kaj brazila patro. Ekde la naskigho mi chiam vivis en la denaska urbo Lavras, en la shtato Minas Gerais. Nur unuagradan kurson mi sukcesis studi, char la gepatroj estis malrichaj, sed, memlernante, mi preparis min por la vivo. La sola maniero dauhrigi studi estis atendi la agho por la deviga militservo, char tie mi povus studi kaj havi profision, kiel civila ingheniero, mia revo! Brazilo, intertempe, partoprenis de la dua granda mondmilito, pro tiu sendevigi, de la militservo, la naskitoj dum la jaro 1922, char la disponeblaj lokoj estis por la jam militigitaj antauhuloj.La solvo por labori estis dungigi min en la komerco. Post jaroj che du vendejoj mi komencis, en 1946, che mebla magazeno en kio mi farighis asociano en 1953 kaj en 1960 mi farighis posedanto. Tie mi laboris ghis la emeritigho en 1978.

 En 1939 oni atentis min, che spiritisma revuo, anoncon pri libroj en esperanta lingvo. Mi interesighis pri la afero kaj tuj estis ravita pri tia internacia lingvo; mi lernis ghin dum kelkaj monatoj. Tuj mi komencis internacian interkorespondadon, por intershanghi poshtmarkojn kaj konojn. Jam dum la milito mi havis amikojn che Germanio, kaj mi povis helpi ilin per kafon, chokoladon kaj medikamentojn pere de Rugha Kruco. Per tiuj amikoj oni sciigis min pri la abomenindecon de milito stimulita de fanatikuloj; unu el tiu amikeco mi konservas ghis hodiauh.

Pentrajho kaj desegnajho chiam ravis min; inter 1934 kaj 1939 oni publikigis kelkajn bildhistoriojn miajn. Poste la emeritigho, por plenigi la senokupa tempo, mi decidis pentri. Olea inko tuj montrighis noca   al mia sano, do, mi hodiauh nur desegnas per china inko. Mi jam posedas amason da pentrajhojn kaj desegnojn disdividataj inter miaj familianoj kaj amikoj. Paralele, char mi posedadis grandan kvanton da poshmarkojn, mi farighis filatela komercisto, kreiante en 1981 “Filatélica L T S”, en kiu estas aldonata hodiauh numismatikon kaj telekartofilion, estante tre konata firmao che la kolektantoj.

Malgrauh la agho, konsiderata de multaj kiel maljuneca, senutila kaj aghokaduka, mi sentas min tro juna por vivi optimisme kaj entuziasme. Antauhe chirkauh du jaroj mi inicis uzadon de komputeron, kaj nun mi tre feliche estas en Interreto por trovi amikojn por babili.

Se vi estas gaje disponebla, venu, mi estas al via dispono por bona babilado, tiel portugale kiel esperante, che la tuta mondo, Kontaktu min per e-mail O endereço de e-mail address está sendo protegido de spambots. Você precisa ativar o JavaScript enabled para vê-lo. , per kie me ricevos vin plena je granda plezuro.

Luiz T. Silva

Friday the 24th.